******************** FESTO 2002 en Francio ********************* ================================================================== 30a de auxgusto - 7a de septembro 2002 en Kastelo de Grezijono, apud Baugée, inter Angers, Le Mans kaj Tours. http://festo2002.free.fr/ ================================================================== FESTO estas la venonta internacia junulara renkontigxo en Francio. Cxe la fino de la somero, JEFO invitas vin en la mirinda kastelo de Grezijono. Tiu fama kastelo situas 250 km sudokcidente de Parizo en belega kaj trankvila kamparo (kun natura nagxejo kaj sportejo). Gxi estas perfekta loko por gxui lastan semajnon de somera ferio en plej agrablaj cxirkauxajxoj. Programo: sencxesa festo, tutsimple! Okazos interalie koncertoj, fotoateliero, vizito de strangtipika pregxejo de la regiono ktp... Por kuragxuloj okazos ecx vizito de la Grezijona abelujaro! Bzzz... Sed ecx la plej preciza priskribo de la okazontajxoj ne suficxus por enhavi la cxefan zorgon: bona etoso! Do venu kaj spertu mem! Vivu kiel kastelano dum unu semajno... Vi ne bedauxros! Kiel atingi la festejon? Trajne: Inter la urboj Le Mans kaj Saumur, buso de la nacia fervojkompanio haltas en Baugé (pliaj informoj en la dua bulteno). Auxtomobile: Baugé situas cxe la vojkrucigxo de du grandaj vojoj: Angers-Tours (N23 - D766) kaj Le Mans - Saumur (N23 - D135). De Baugé al la kastelo, sekvu la vojon D187 al Le Lude. Grésillon situas je 2 km de Baugé (dekstre). http://grezijono.kastelo.free.fr Kalkulu vian kotizon: Memzorganto................. 45 EUR (kunportu tendon!) Plenpaganto.................110 EUR Rabatoj B-landoj*...................-10 EUR Prelegoj....................-10 EUR (por la unua, 5 por la sekvantaj) Malrabatoj Post la 15-04-2002..........+10 EUR Surloke.....................+30 EUR Franco neJEFO-ano........... +5 EUR Pli ol 30 jaroj.............+10 EUR Kotizo =....................... EUR * A-landoj : Francio, Hispanio, Italio, Svislando, Germanio, Belgio, Luksemburgio, Nederlando, Britio kaj Irlando. B-landoj : cxiuj ceteraj landoj Antauxpago, malaligxo kaj transdonado: • Minimuma antauxpago estas 30 EUR por A-landoj k aj 10 EUR por B-landoj. • Malaligxo eblas gxis la 31a de julio 2002, sed oni ne redonos la minimuman antauxpagon. • Eblas transdoni aligxon al nova aligxanto, kondicxe ke tiu prezentu skriban ateston de la transdoninto. Ni algxustigos la kotizon, kiu ne povos malaltigxi. Pagmanieroj (je la nomo "JEFO" kun mencio "Festo 2002"): • al UEA-konto : JEFO-V, • per internacia gxiro : IBAN = FR 70 20041 01012 3170994Y033 11, • per posxta giro : konto = 31 709 94 Y, centro = La Source, • per franca ceko sendita kun via aligxilo. Pliaj informoj haveblas cxe: Bertrand Hugon, 79 av. Stalingrad, FR-92700 COLOMBES +33 1 42 42 03 52 bhugon@esperanto.org Cyrille Poullet, 103 av. Verdier, FR-92120 Montrouge +33 1 46 56 89 59 cpoullet@oreka.com +33 6 77 28 13 25 [posxtelefono] ================================================================== Aligxilo: (* Forstreku aux forvisxu la ne-validajn opciojn) Informoj pri vi: Familia nomo: Persona nomo: Sekso: ina / malina * Naskigxdato: / / (tt/mm/jjjj) Strato: Posxtkodo: Urbo: Lando: Nacieco: Telefono: Fakso: Retposxtadreso: Bonvolu kompletigi la posxtadreson nacilingve, tamen en latinaj presliteroj. Bonvolu uzi internaciajn prefiksojn por telefon- kaj faks-numeroj. Informoj pri via partopreno en FESTO 2002: Tuttempe / partatempe de la ....... gxis la ....... * Memzorge: jes/ne * Se ne, mi volas mangxi vegetare: jes / ne * Mi sxatus logxi kun: Mi bezonas invitleteron por vojagxi en Francion: jes / ne * Se jes, pasportnumero: Validfino: / / (tt/mm/jjjj) Informoj pri via aligxo Mi antauxpagis la: / / (tt/mm/jjjj) Mi antauxpagis la sumon EUR: ....... Per UEA-konto / internacia gxiro / posxta gxiro / cxeko / ....... * Mi kalkulis ke mia kotizo entute estas EUR: ....... Diverse Cxu vi kandidatas por kontribuado al la programo? jes / ne * Se jes, pri kio: ....... Aliajn komentojn? ....... ================================================================== Tiun aligxilon sendu al: Didier Loison Boîte 1872 223, rue Vercingétorix FR-75014 PARIS Fakse : +331 42 78 08 47 Rete : dloison@esperanto.org ================================================================== Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO) http://esperanto.jeunes.free.fr ==================================================================